DSP

DSP TMS320

DSP (angle Digital Signal Processor, "cifereca signal-procesoro") estas specialigita mikroprocesoro dezajnita specife por cifereca signal-prilaborado, ĝenerale uzata en realtempa komputado.[1]

Simpla cifereca signal-prilabora sistemo, ADC konvertas analogan signalon al cifereca, poste DAC resendas ĝin al analoga formato post prilaboro


Ciferecaj signal-prilaboraj algoritmoj postulas ke granda nombro da matematikaj operacioj estu faritaj rapide sur aro da datenoj. Signaloj estas konvertitaj de analogaj al ciferecaj, manipulitaj ciferece, kaj tiam konvertitaj denove de ciferecaj al analogaj, kiel montrite en la diagramo. Multaj ciferecaj signal-prilaboraj aplikoj havas realtempajn limojn; tio estas, por ke la sistemo funkciu, la cifereca signal-prilabora operacio devas esti finita ene de iu tempolimo.

La mikroarĥitekturo de cifereca signal-procesoro estas optimumigita specife por ciferecaj signal-prilaboraj aplikoj.

  1. (1994) Foundations of Computer Technology. CRC Press. ISBN 0412598108.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search